dcraw(1) General Commands Manual dcraw(1) NOMO dcraw - komand-linia decifrilo por krudaj ciferecaj fotoj RESUMO dcraw [OPCIO]... [DOSIERO]... PRISKRIBO dcraw decifras krudajn fotojn, montras pridatumon, kaj eltiras bildetojn. GENERALAJ OPCIOJ -v Donu abundajn mesagojn, ne nur avertojn kaj erarojn. -c Skribu decifritajn bild(et)ojn al la cefeligujo (stdout). -e Eltiru la bildeton generitan de la fotilo, ne la krudan bildon. Estos dosiero au JPEG au PPM, depende de la fotilo. -z Por dosiero kruda, TIFF, JPEG, au AVI, sangu la tempojn de lasta aliro kaj modifo al la tempo de obturado, supozante ke la fotila horlogo tenas Universalan Tempon. -i Identigu dosierojn sed ne decifru ilin. Eliru kun 0 se dcraw povas decifri la lastan dosieron, au kun 1 se gi ne povas. -i -v montras pridatumon. dcraw ne povas decifri JPEG-dosierojn!! RIPARAJ OPCIOJ -I Legu la krudajn bilderojn el cefenigujo (stdin) sen capo en la bajt-ordo de via procesoro. Uzu dcraw -E -4 por havigi la krudajn bilderojn. -P mortintaj_bilderoj.txt Legu la liston de mortintaj bilderoj el tiu ci dosiero anstatau ".badpixels". Vidu sub DOSIEROJ priskribon de la formato. -K senlumo.pgm Subtrahu senluman bildon de la kruda datumo. Por generi tian bildon, faru jene al senluma kruda foto: dcraw -D -4 -j -t 0. -k senlumo Kiam ombroj aspektas nebulecaj, necesas levi la senluman nivelon. Por mezuri gin, apliku pamsumm -mean al la supre generita senluma bildo. -S saturo Kiam brilajoj aspektas rozkoloraj, necesas mallevi la saturan nivelon. Por mezuri gin, fotu ion brilan kaj faru dcraw -D -4 -j -c foto.raw | pamsumm -max La supozaj senlumo kaj saturo plej ofte gustas. -n brua_sojlo Uzu ondetojn por forvisi bruon kaj konservi realan detalon. La plej gusta sojlo estu ie inter 100 kaj 1000. -C ruga_grandigo blua_grandigo Grandigu la krudajn rugan kaj bluan tavolojn je ties faktoroj, tipe inter 0.999 kaj 1.001, por korekti koloran aberacion. -H 0 Blankigu ciujn brilajojn (la supozo). -H 1 Lasu brilajojn fuksinaj por malkasi detalojn. -H 2 Miksu limigitajn kaj nelimigitajn valorojn por grade blankigi la brilajojn. -H 3+ Rekonstruu brilajojn. Malaltaj numeraloj favoras blankecon; altaj numeraloj favoras kolorojn. Provu -H 5 kiel kompromison. Se tio ne sufice bonas, faru -H 9, eltrancu la neblankajn brilajojn, kaj gluu ilin en foton generitan per -H 3. KOLORAJ OPCIOJ Lau supozo, dcraw uzas fiksan blank-ekvilibron bazitan sur kolor-karto lumigita per norma lampo D65. -w Uzu la blank-ekvilibron specifitan de la fotilo. Se tio ne trovigas, avertu kaj uzu alian metodon. -a Kalkulu la blank-ekvilibron per averagi la tutan bildon. -A maldekstro supro largeco alteco Kalkulu la blank-ekvilibron per averagi rektangulan areon. Unue faru dcraw -j -t 0 kaj elektu areon de neutrala griza koloro. -r mul0 mul1 mul2 mul3 Specifu propran blank-ekvilibron. Eblas kopii tiujn ci multiplikantojn el la mesagoj de dcraw -v. +M au -M Uzu (au ne uzu) iun ajn kolor-matricon el la pridatumo. La supozo estas +M se -w uzigas, au la foto estas en DNG formato, -M alikaze. Krom DNG, tiu ci opcio koncernas nur fotilojn Olympus, Leaf, kaj Phase One. -o [0-6] Elektu la eligotan kolorspacon kiam ne uzigas la opcio -p : 0 Kruda koloro (unika por ciu fotilo) 1 sRGB D65 (la supozo) 2 Adobe RGB (1998) D65 3 Wide Gamut RGB D65 4 Kodak ProPhoto RGB D65 5 XYZ 6 ACES -p fotilo.icm [ -o eligo.icm ] Uzu ICC profilojn por difini la krudan kolorspacon de la fotilo kaj la eligotan kolorspacon (sRGB lau supozo). -p embed Uzu la ICC-profilon internan de la kruda foto. INTERPOLAJ OPCIOJ -d Montru la krudan datumon grizskala sen interpolado. Estas bone por foti nigrablankajn dokumentojn. -D Same kiel -d, sed kun la originalaj neskalitaj bildero-valoroj. -E Same kiel -D, sed kovritaj bilderoj ne estas detrancitaj. -h Eligu duon-grandan koloran bildon. Duoble pli rapide ol -q 0. -q 0 Interpolu per simpla bilinia averagado. -q 1 Interpolu per Variabla Nombro de Gradientoj (VNG). -q 2 Interpolu per Sablona Bildera Grupigo (PPG). -q 3 Interpolu per Adapta Homogena Direkto (AHD). -f Interpolu RVB-on kiel kvar kolorojn. Uzu tion ci se la eligo montras falsan 2-je-2 reton per VNG au labirinton per AHD. -m nombro_de_pasoj Post interpolado, purigu falsajn kolorojn per ripete apliki medianan filtrilon 3x3 al la kanaloj R-V kaj B-V. ELIGAJ OPCIOJ Lau supozo, dcraw skribas PGM/PPM/PAM kun 8-bita datumo, la gama-kurbo BT.709, blanka nivelo lau histogramo, kaj nenia pridatumo. -W Uzu fiksan blankan nivelon, ignorante la bildo-histogramon. -b heleco Dividu la blankan nivelon je tiu ci nombron, supoze 1.0. -g potenco origina_deklivo Agordu la gama-kurbon, supoze BT.709 (-g 2.222 4.5). Se vi preferas la kurbon sRGB, uzu -g 2.4 12.92. Origina deklivo "0" donas simplan potencan kurbon. -6 Skribu 16-bite anstatau 8-bite. -4 Linie 16-bite, same kiel -6 -W -g 1 1. -T Skribu TIFF-on kun pridatumo anstatau PGM/PPM/PAM. -t [0-7,90,180,270] Turnu la bildon. dcraw supozas apliki la turnon specifitan de la fotilo. -t 0 preventas ian ajn turnadon. -j Por fotiloj kun Fuji Super CCD, montru la bildon klinita 45 gradojn. Por fotiloj kun nekvadrataj bilderoj, ne strecu la bildon al gia gusta proporcio. Ciakaze, tiu ci opcio neprigas, ke ciu eligata bildero respondos unu krudan bilderon. -s [0..N-1] au -s all Se dosiero enhavas N krudajn bildojn, elektu unu au "all" (ciujn) por decifri. Ekzemple fotiloj kun Fuji Super CCD SR generas duan bildon, kvar pasojn pli malhelan, por montri detalojn en la brilajoj. DOSIEROJ ./.badpixels, ../.badpixels, ../../.badpixels, ... Listo de mortintaj bilderoj en via fotilo, por ke dcraw interpolu cirkau ili. Ciu linio specifas la kolumnon, vicon, kaj Uniksan tempon de morto por unu bildero. Ekzemple: 962 91 1028350000 # mortis inter 1a kaj 4a augusto 2002 1285 1067 0 # ne scias kiam mortis tiu ci bildero Tiuj ci koordinatoj antauas cian strecadon au rotacion, do uzu dcraw -j -t 0 por lokalizi mortintajn bilderojn. VIDU ANKAU pgm(5), ppm(5), pam(5), pamsumm(1), pnmgamma(1), pnmtotiff(1), pnmtopng(1), gphoto2(1), cjpeg(1), djpeg(1) AUTORO David Coffin, dcoffin heliko cybercom punkto net 3 marto 2015 dcraw(1)